Ghassula kulturo

Kopio de bronza sceptro de trezoro de Nahal Mishmar (Muzeo Hecht, Haifa)
Ghassula ostejo-tombo, ĉ. 3500 BC, aK Palestino (en la Brita Muzeo)

Ghassula referas al la kulturo kaj arkeologia stadio datita al la meza ĥalkolitika periodo en la Suda Levantenio (ĉ. 3800-ĉ. 3350 aK). Ĝia tipa ejo estas Teleilat el-Ghassul , kiu situas en la Jordana valo, proksime al la Morta Maro en la moderna Jordanio kaj estis elfosita en la 1930-aj jaroj. La membroj de la kulturo verŝajne konstruis ankaŭ la megalitojn sur la Golano.

La Ghassulan etapon karakterizis malgrandaj vilaĝetaj setlejoj de miksitaj agrikulturaj popoloj, kaj disvastiĝis suden de la hodiaŭa Sirio al la hodiaŭa Jordanio, Israelo kaj Palestino. La domoj estis trapez-formaj kaj konstruitaj el adobo, kovritaj per rimarkindaj multkoloraj murpentraĵoj. Ilia ceramiko estis tre ellaborita, inkludante piedajn bovlojn kaj korno-formajn trinkajn pokalojn, indikante la kultivadon de vino. Pluraj specimenoj montras uzon de skulpta dekoracio aŭ de engobo (la argila kaj akva kovrado estis parte parte forviŝita ĉe ankoraŭ malseka materialo). La Ghassula eĉ estis tiu ĥalkolitika kulturo, kiu ankaŭ fandis kupron. Entombigaj kutimoj montras pruvon, ke ili entombigis ilian mortinton en ŝtonajn dolmenojn.

La ceramiko de la Ghassula kulturo estas simpla kaj apenaŭ pentrita. Precipe tipaj estas la longetaj argilaj ujoj, ĉe kies supra rando troviĝas truoj kaj verŝajne prezentas argilan kopion de leda ujo. Alte-tiritaj trinkuj-similaĵoj estis eble ledokovritaj kaj servis kiel drumoj. La ceramiko estas ne forte bruligita kaj parte rompiĝema. Ekzistas multaj eburaj metiaĵoj, kiuj prezentas parte figurojn de viroj kaj virinoj. Kiel ornamaj akcesoraĵoj estas braceletoj, pendaĵoj kaj perloj el diversaj materialoj.

Ghassulia kulturo estis identigita en multaj aliaj lokoj en la nuna suda Israelo, precipe en la regiono de Beersheba. La Ghassulia kulturo korelacias strikte al Amratia kulturo de Egiptujo kaj eble havis komercajn rilatojn (ekz. la karakterizaj "birdaj vazoj") kun la frua Minoa kulturo en Kreto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search